Saluton Denizo,
kun intereso mi legis pri via projektideo pri Elektronika Esperanta Vortararo.
Mi havas du demandojn rilate al ĝi:
- Ĉu vi povas iom pli klarigi kiel EEV diferencos de ReVo? ReVo ja ankaŭ uzas XML-on, havas informojn pri transitiveco, oficialeco ktp kaj estas sub libera licenso. Laŭ via listo de kritikoj al Esperanto-vortaroj, mi divenas ke la intencitaj diferencoj kompare al ReVo estas pli bonaj serĉ-rimedoj, pli da font-indikoj kaj pli da informoj pri rekomendindeco (krom espereble pli da entuta kvanto). - Rilate al informoj pri rekomendindeco: Ĉu vi enmetus rekomendojn laŭ la skemisma/bonlingva idearo, kiel listigitajn ĉe www.bonalingvo.it/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj ? Mi ja forte subtenus tion.
Mi esperas ke vi baldau respondos al miaj demandoj. Eble mi mem povos iel helpi en la kreado de tiu nova vortaro…
Amike,
Marcos
Saluton, Denizo!
Al mi la projekto s'ajnas en ordo. Mi informas pri g'i ankau' Marcos Cramer, kiu estas pli juna kaj pli energia ol mi. Ni vidu, kiel la aliaj akceptos la aferon.
Amike Renato
Saluton Denizo!
Tre bona initiativo!
Mi devas konfesi, mi estas mirigita de via granda laboro kaj esploro pri la afero! Via listo de vortaroj en si mem estas tre impona!
Mi pensas ke estas bona ideo almenaux rekomendi iun softvaron por trakti vortarojn, sxajnas ke cxiu uzas siajn proprajn sistemojn.
Mi kompreneble kunlaborus kaj volonte asistas.
Mia programo por auxtomate fari ligojn al vortaroj kiel:
अगुवा (ना) antaŭulo r; (agrikultura) gvidisto r, gvidanto v
mi volonte sendus, sed gxi plejparte konsistas el kodo kiu traktas OpenOffice-dokumentoj. Tamen, skribu se vi interesigxas. Gxi estas en Javo kaj facile komprenebla.
Kore Jacob