1/6-2008
20/4-2008
La stato de Esperanto-vortaroj en la reto estas: disaj, disformaj3) kaj malmaturaj. Eblas rikolti de centoj da retejoj grandaj, mezgrandaj, kaj malgrandaj vortaroj4). Nuntempe ekzistas ĥaoso kaj mi konstatas:
Kial: Rigardu la artikolon de Velky pri la ebloj de komputila pritraktado
Kiel: Rigardu la prelegon de Marc Bavant pri XML-teĥnologio kaj terminologia laboro ĉe KAEST 2004. Jen la diasoj, jen intervjuo
Dum la lastaj jaroj okazis impona disvolviĝo de la uzo de XML-a “teĥnologio” en ĉiuj kampoj de komputiko kaj, precipe, en TTT-servoj. Vulgarigistoj eĉ ne hezitas diri, ke XML estas la Esperanto de komputiko. Ĉiuokaze, tiu ekscitiĝo naskis plurajn XML-lingvojn, por plej diversaj uzoj, kaj senpagajn ilojn, kiuj signifagrade simpligas la laborojn de aŭtomata pritraktado de tekstoj kaj datumbazoj. La plej populara apliko de XML en Esperantujo estas la vortara projekto ReVo (Reta Vortaro), sed preter ĉi tiu ekzemplo XML estas rekomendinda solvo por ĉiu leksikografia laboro kaj ĉiu terminologia datumbazo. Elĉerpo de la prelego ĉe KAEST 2004.
Tiu ĉi projekto celas surbaze de la ReVo7) kaj la GVEĈ8) XML-formigi, kombini, eksporti kaj kontrollegadi bonajn liberajn vortarojn pere de XML-teĥnologio kaj simpla PHP-povigata reta redaktosistemo.
La ĝenerala celo de la projekto estas kunordigado kaj pliriĉado de la nunaj disaj vortaroj en/el Esperanto. Estas fakto, ke krom ReVo ekzistas malmultaj bonkvalitaj malfermaj vortaroj en/el Esperanto.
Nuntempa ĉefcelo: surbaze de XML-teĥnologio (fone kaj baze) ebligi kunredaktadon kaj kreadon de novaj kontrollegitaj vortaroj kaj terminaroj per relative simpla redaktosistemo.
Kromceloj:
Por ke tio ĉi projekto realigu necesas kontribuoj kaj komentoj de diversaj Esperantistaj fakuloj. Mi proponas estigi kontakton inter:
Estas diversaj eblecoj pri daŭro de la projekto kiu limiĝas laŭ la amplekso de la projekto. Unua fazo de la projekto daŭras 18 monatoj, post tiam ni havos ian rezulton laŭ la prioritatoj. Ni bezonas iel pritaksi la laboron kaj pro tio valoras statistiko kaj kutimaj pritaksoj retpoŝtaj ekz. la TEJO-maniero15).
Jen malneta superrigardo pri la diversaj fazoj de la projekto.
Unua:
Dua:
Tria:
Ni bezonas monon por ebligi: Renkontiĝoj, donacoj simbolaj al kunlaborantoj, reklamado ĉe lernu.net, elspezoj pro retdomajno, k.s.
Estas kelkaj eblecoj monpeti ĉe diversaj fondumoj kaj krome ĉe DEJO kie Denizo estas estrarano. Eble ni ankaŭ povus monpeti ĉe UEA.
Ni bezonas projektogvidanton, sekretarion kaj respondeculojn de ĉiuj priorititaj vortaroj/terminaroj.
Amike kaj kunlaboreme
Denizo
Komitatano A de TEJO
16-an de aprilo 2008 Frederikssund, Danujo