Export page to Open Document format

Disvastigi la ideojn de Esperanto

Esperanto sen mitoj

Ziko Marcus Sikosek, FEL, Antverpeno, 2003 (2a eld), 367 paĝoj, 21 cm

Jesoj kaj neoj por pli taŭga, pli sobra informado pri Esperanto. Kun ampleksa bibliografio.

Jen la recenzo, kiun skribis Pejno Simono en la revuo “Monato”:

prunteblo

Faligas la fundamentojn de esperantismo

La pli ol tricentpaĝa poŝformata libro Esperanto sen mitoj de Ziko Marcus Sikosek, konata aktivulo kaj eksestrarano de Germana Esperanto-Junularo, fine prezentiĝas libroforme. Jam antaŭe lia teksto aperis sur la lumdisko EspeROM, iom pli malfrue en TTT-ejo en Interreto, kaj broŝurforme sub la nomo Proponaro pri Esperanto-informado. Supozeble, unue nun, papere, ĝi fakte atingos kaj neeviteble vangofrapos la publikon celatan, nome la kredemajn verdstelajn tradiciistojn de la Esperanto-movado kaj grandan parton de la ne malpli naive tradiciemaj movadestroj.

Ĝisdate nur malplimulto konsciis pri tiu ĉi interesega teksto, kies naskiĝo tre logike sekvas el la iugrada populariĝo de la raŭmisma pritrakto de Esperanto. Temas pri speco de sufiĉe laŭta kaj ege intensa funebra sonorado direktata al la ne tute jam plene mortaj ideoj de la finvenkistoj.

La aŭtoro kvazaŭ jam lastprepare fosas ĉiujn necesajn tombotruojn por ties idearo kaj glatigas la vojon por ĝia lasta solena procesia vicmarŝado. Do tiu ĉi teksto faligas la fundamentojn de esperantismo.

Sikosek, pledante anstataŭigi la kutiman primitivan propagandon per inteligenta kaj honesta informado, tre juste, tre detale, tre racie kaj tre bone dokumentite senmitigas por ni la tutan terenon. Kia senfine skuega ŝoko embuskos kontraŭ iu kaj iu Kavaliro de la Mil Verdaj Steloj inter la kovriloj de tiu ĉi libro, pri tio jam averte malsekretas ĝia subtitolo Mensogoj kaj memtrompoj en la Esperanto-informado. Kaj verdire, tiu averto estas medicina necesaĵo. Nur danke al ĝi supozeble saviĝos iu kaj iu maljuna fervorulo de tuja mortbata apopleksio, ĉar, enlibre pruvate, tiuj ĉi subtitole menciitaj mensogoj kaj memtrompoj abundas per nombro fakte eklipsota nur de la enlistigita nombro de la duonveraĵoj regule disvastigataj de la movado. Ĝuste tiuj ĉi sufiĉe ofte fraplinie ornamas la unuajn paĝojn de niaj oficialaj movadaj organoj.

La libro laŭrubrike tralumigas ĉiujn fabelojn kaj legendojn el la tradicia Esperanto-propagando. Jen la traktataj kampoj:

  • Informado sen mitoj,
  • Komunumo sen mitoj,
  • Subtenantoj sen mitoj,
  • Lingvo sen mitoj,
  • Planlingvoj sen mitoj,
  • Zamenhof sen mitoj,
  • Manifestoj sen mitoj.

Do vere neniu el niaj sanktaĵoj restas netuŝita. Efektive, la aŭtoro tre klarvide malkaŝas la propagandan sistemon, sur kiu esperantismo ĝis nun baziĝas. Jen kolekto de misinformoj, kiun la esperantistoj kaj esperantestroj ĉiam denove revigligas, kaj kiun ili pli aŭ malpli konscie etendis dum pli ol jarcento ĝis en la hodiaŭa epoko. Eĉ pli ĝene. Ni viktimigas nin mem per nia propra propagando tiugrade, ke intertempe ni apenaŭ plu povas distingi miraĵon de miraĝo.

Nedisputeble, plej konsole kaj retrankvilige por ĉiuj legantoj estus, se la aŭtoro malpravus. Tiam oni rajtus indignege krii “Mensogulo!”, “Fiulo!”, “Aĉa armeano de la Fortoj de Mallumo!”. Des pli bedaŭrinde estos por multaj, ke ĉiuj aŭtoraj klarigoj kaj rivelaĵoj estas tiom bone dokumentitaj, ke restos por la leganto nur la eblo hontege krieti “Perfidulo!”.

Memkompreneble, la aŭtoro celas nek perfidi nek provoki kaj fakte temas pri preskaŭ scienca faklibro en tre sobra afereca kaj preskaŭ senriproĉa lingvaĵo. Tamen, konsiderante la gradon de emociiĝo de averaĝa esperantisto pri sia lingvo kaj pri ties sanktaj insignoj, oni povos atendi inundon de protestoj kaj uraganon de vekrioj.

Punkton post punkto la aŭtoro pruvas al ni, ke tio, kion ni publike disvastigas, estas aŭ mensogo, aŭ tro naive kredata mito, aŭ konscie lanĉita duonveraĵo, aŭ, plejbonokaze, simple stulta kaj rekte taŭga por forpeli novajn interesiĝantojn. Li montras, ke multo el tio, kion ni asertas, rekte misefike nutras la antaŭjuĝojn de la ne-esperantistoj, kiujn ni vane strebas esperantistigi. El niaj ĝisnunaj agadoj malmultaj laŭdindaĵoj postrestas. Ĉe tio klariĝas, ke la aŭtoro mem dum sia junaĝo naive kredis niajn legendojn, sed jarojn pli malfrue komencis dubi. Nur post detala laŭebla esplorado de la aŭtentaj fontoj li sukcesis travidi la multajn mistifikojn, kiuj kamufle ĉirkaŭvualas nian realan movadan historion.

Tiel li sciigis al ni, ke niaj fruaj estroj funebre incensadis “pionirojn de Esperanto” kiuj fakte estis rezignintaj pri Esperanto aŭ delonge okupiĝis pri alia planlingvo. Jardekojn poste jen klariĝas, ke okaze de fiera prezento ĉe specifa UK oni fanfaronis pri la tiama tre fama loka Volapuka klubo, kiu laŭlegende tutmembre rezignis pri Volapuko avantaĝe al la nova perfekta Esperanto.

En vero la klubo agis iomete alie. Unue, ne temis pri ĉiuj membroj. Due, la klubo aliĝis, nur kondiĉe ke oni reformu Esperanton, kion oni laŭŝajne promesetis. Trie, la freŝaj esperantistiĝintoj tre baldaŭ forlasis Esperanton por okupiĝi pri la planlingvo Neŭtralo, kaj post tio entuziasmiĝis pri Ido. La aŭtoro rakontas al ni, kiel ni ofte citas famulojn - ekzemple, Ejnŝtejnon - laŭaserte apogantajn nin, kiuj fakte neniam ajn apogis nin aŭ eĉ rekte kontraŭis Esperanton. Simile li atentigas pri tio, ke Unesko ja agnoskas, ke la umado pri Esperanto estas en akordo kun ĝiaj celoj kaj pro tio akceptas UEA-on, sed, ke tiu ĉi agnosko neniel rilatas al la propagandado pri Esperanto kiel “ĉies dua lingvo” aŭ pri la pracela “Fina Venko”. Eĉ nia renoma membreco en PEN-klubo ne eltenas la plenan sunlumon.

Aldone li pelas felanden la mitojn pri la nur 16 reguloj kaj pri la propedeŭtika valoro de Esperanto. Samdirekte malaperas ĝiaj lingvaj facileco, supereco kaj perfekteco kaj ĝia mirakla propraĵo aŭtomate pacistigi ĉiujn adeptojn. Do ĉio, kio estas al kelkaj kara, finiĝas en la rubujo - al kiu ĝi nedisputeble apartenas.

Eĉ la persono Zamenhofo - nia Majstro - ne restas senmakula. Ekzemple, liaj genieco kaj poligloteco estas iomete reduktataj al realisma nivelo. Same videbliĝas kelkaj ne tre honestaj propagandaj trukoj okazigitaj de li.

Ankaŭ la propagandcela kaŝado de lia judeco kaj la falsema sciigo pri lia onidira poleco temiĝas. Plu oni lernas, ke iam vicprezidanto de UEA estis membro de la tiama Hitlera partio, alivorte de tiu partio, kiu murdigis Zamenhofojn.

Sed la libro ne nur pilorias kaj rivelas. Ĝi ankaŭ konsilas, kion oni inkluzivu en informadon pri Esperanto kaj kion ne. Same ĝi instruas, kiujn reklamajn formulojn oni nepre evitu kaj kiuj estas konvenaj por publika varbado. Multaj ĉi-temaj personaj spertoj de la aŭtoro enfluas en la tekston kaj oni ekkonas, ke tie ĉi skribas internulo kun aŭtenta varbada sperto.

Laŭ la opinio de la recenzanto, tiu ĉi libro devus esti laŭdeva legaĵo por ĉiu aktivulo.

Des pli seniluziige sonas la postparolo de la libro. Jen la aŭtoro retorike demandas: “Ĉu la mitoj, memtrompoj kaj mensogoj estas la necesa amalgamo [n.d.l.r. alivorte: mortera miksaĵo] por la Esperanto-komunumo? Ne forgesu, ke amalgamo enhavas la venenan hidrargon, kiu ruinigas la nervan sistemon … ”

Antaŭe, en la aŭtora komento pri Manifesto de Prago, oni legas: “Tiu ĉi dokumento lanĉita dum la Universala Kongreso 1996 en Prago estas forta kialo malesperi pri la t. n. Esperanto-movado.” Tiun ĉi opinion dividas ankaŭ la recenzanto, kiu nun danke al tiu ĉi libro, interalie, sciiĝis pri sia propra trukiteco rilate kelkajn popularajn misasertojn ĉie cirkulantajn en Esperantujo.

Ĉiuokaze, kiu ne timas herezaĵojn kaj kies mensa fortiko sufiĉas por elteni skandalojn kaj malagrablajn rivelaĵojn, jen por tiu la konvena legaĵo. Sed ĝuste tiaj personoj supozeble konsistigas jam nian dubeman, nekredeman, esploreman, racieman frakcion. Jen tiu, kiu al la ekstera mondo jam tre zorgeme kaj pripense prezentas la planlingvon Esperanto kaj ĉe tio por maksimume sukcesi nur minimume videbligas la akompanantan adeptaron.

Alivorte timanto de tio, ke tiu, kiu aĉetos nian Esperanto-brasikon sur la planlingva foiro, endanĝeriĝos nevole kunaĉeti skvamojn de malbongustaj brasikmuŝetoj plus iu kaj iu neglutebla limako. Kaj verdire estas tiel, ke nur unu misianta strangulo, disvastigante sian kutiman primitivan Esperanto-propagandon okaze de gazetara konferenco, povos fiaskigi la plurjaran seriozan informadan laboron de deko da sanmensaj esperantistoj.

Niaj agresemaj kontraŭ-anglaj antaŭenistoj, niaj fervoraj finvenkemaj fundamentistoj, niaj pamfletistoj, predikistoj, kvazaŭ-religiaj pacistoj, misiemaj mondsavuloj, dediĉitaj disĉiploj de iu nebula interna ideo laŭ Sankta Ludoviko - alivorte ĉiuj niaj de persekuta manio suferantaj esperantismaj ekstremistoj, do tiuj ĉi plej urĝe devus studi tiun analizon por eĉ ĝisoste kaj cerblave reedukiĝi. Tamen ĝuste ili supozeble evitos tiun ĉi tre legindan libron, kiel la diablo la sanktan akvon.

fonto VP

KIEL VARBI KAJ KIEL NE VARBI PRI ESPERANTO

Artikolo de T. Salomon.

http://internacialingvo.ini.hu Thierry [tjeri] SALOMON Novembro 2003

La fambildo de Esperanto

Komence de la naŭdekaj jaroj Ivo DURWAEL, tiama estrarano pri informado de UEA, skribis en la revuo Esperanto: “Se la ideo estas bona, sed ne allogas la publikon, tio signifas ke la bildo pri Esperanto estas fuŝita.”

La plej oftaj eraroj dum informado pri Esperanto

Nomi informadon/varbadon pri Esperanto "propagando".

La vorto “propagando” havas pejorativan elvokaĵon pro la agado de Goebbels en la Tria Regno (lia titolo estis Ministro pri Propagando). En 1956 en la sveda urbo Frostavallen, la reprezentantoj de la informaj fakoj akceptis la “Principaron de informado pri la Internacia Lingvo” (ĉefa aŭtoro Ivo LAPENNA). Inter la ĉefaj eraroj, klare skribiĝas: “Nomi informadon pri Esperanto 'Propagando'.” Tion ĉion la reprezentantoj de la informaj fakoj jam skribis antaŭ pli ol 40 jaroj, sed la granda plimulto tute ne atentas tiujn principojn.

Diri ke Esperanto estas "lingvo universala" anstataŭ "lingvo INTERnacia". Aŭ ne atentigi pri tiu diferenco.

En interparolo ĉe Pola Radio, Claude Piron plendis pri la vorto “universala” en la esprimo “lingvo universala”. Li proponis ke estus pli bone uzi “interpopola”, “intergenta”, “internacia” kiuj ne kaŭzas elvokaĵon de superregeco kaj “ĉio aŭ nenio” pensmanieron.

Diri ke Esperanto estas la internacia lingvo

Pro tiu “la” la alparolintoj emos diri ke la angla lingvo estas la internacia lingvo. DURWAEL skribas en sia artikolo ke jam de kvar jaroj, FEL anstataŭigas la frazon “Esperanto, la internacia lingvo” per “Esperanto, internacia lingvo”.

Sed ankaŭ kun la vorto “internacia” povas esti problemoj: Sur la satelitaj televidokanaloj CNN (usona) kaj TV5 (franca) videblas “la internacia veterprognozo”. Tio montras ke en kelkaj lingvoj la vorto “internacia” fariĝis sinonimo de “tutmonda”, “tuttera”. Tial multaj aŭdante “lingvo internacia” povas kompreni “lingvo tutmonda” kaj pensos ke Esperanto celas anstataŭi la aliajn lingvojn. Kiel skribis Zamenhof en “Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia”: ”'Lingvo internacia' kaj 'lingvo tutmonda' estas du tute malsamaj objektoj, kiujn miksi inter si oni neniel devas“. Skribi “INTERnacia” aŭ “inter-nacia”, por ke la etimologio pli bone vidiĝu, povas helpi kontraŭ tiu misinterpreto. Eblas ankaŭ uzi la esprimojn „interetna“, “transnacia” aŭ “interpopola lingvo”

Diri ke esperanto estas lingvo simpla.

“Simpla” havas pejorativan sencon en multaj lingvoj. Pli bone estas uzi la esprimojn “facila lingvo“ (aŭ pliprecize la malplej malfacila)

Uzi miskompreneblajn esprimojn kaj sloganojn.

Paroli pri “problemo de la plurlingveco” anstataŭ “de la lingva baro”. La publiko pensos ke vi volas forigi la problemon de plurlingveco tio estas forigi plurlingvecon… “Unu lingvo por la tuta mondo” povas pensigi, ke oni celas forigi ĉiujn lingvojn kaj uzi nur Esperanton

Sekteco.

Troa persona kulto de Zamenhof : la esprimo “Majstro” (kiun Zamenhof mem kontraŭis), skulptaĵoj, ikonoj, disdonado de fotoj, ezoterikaj simboloj ktp…

Verdŝovinismo, himno, flago ...

Pro la sciostrukturo en la kapo la publiko jam havas problemojn “digesti” la ideon de lingvo ne ligita al lando. Pro tio oni prefere ne malhelpu tion per tipaj naciaj simboloj. Ankaŭ esprimojn kiel “diasporo”, “esperantio/ujo” estas evitendaj pro la sama kialo.

Uzo de politikecaj vortoj.

“movado”, “samideano”, “fina venko”, “ligo”, ”-ista junularo” ktp…

Altrudemo.

Konduki kiel la atestantoj de Jehovo. Troa entuziasmo, altrudemo. Kiom da esperantoparolantoj lernis la lingvon pro argumentoj de propagandaĉulo? La celo devus esti veki la scivolemon. Aliaj ekzemploj de altrudemaj kaj eĉ atakemaj sloganoj estas : “Dua lingvo por ĉiuj” (multaj homoj jam havas alian duan lingvon kaj ĉiuj ne bezonas Esperanton), “Komuna lingvo por la tuta mondo”, krisignoj en la sloganoj ktp…

Troigi.

Ekzemple : 100 milionoj da esperanto-parolantoj. Eblas lerni la lingvon ene de 3 monatoj ktp…

Neglekto de la ekstera aspekto de la informanto.

Uzi la x-metodon por skribi ekzemplajn frazojn.

Imagu ke vi neniam aŭdis pri iu internacia lingvo nomita “Esperanto”. Imagu ke vi vidas ekzemplan tekston en tiu lingvo. En ĉiu tria vorto estas ikso. De kie vi sciu ke tiuj strangaj iksoj estas nur konvencio anstataŭ supersignoj? Kio estos via reago kiam vi provos laŭtlegi tiujn frazojn? Ĉu tio helpos vin havi bonan opinion pri tiu strangaspekta lingvo?

Mencii la aliajn plurcent projektojn de "planlingvoj".

La principaro de Frostavallen detale atentigas pri tiu eraro.

Uzi la esprimon "artefarita lingvo".

Tiklaj krompunktoj

La plejmulto de la legantoj verŝajne konsentas kun la ĝis nun listigitaj punktoj. Nun sekvas du pli tiklaj punktoj kies gravecon kaj problemon la “esperantistoj” ĝenerale subtaksas..

La verda stelo :

Ni memoru ke ne ZAMENHOF sed DE BEAUFRONT elektis tiun simbolon ĉirkaŭ 1894-1895. Tiutempe stelo estis tute taŭga kaj eĉ moda simbolo. Sed intertempe granda stelo estis misfamigita pro la misagoj de komunismo. Günter CONRAD en sia “Dua manlibro de varbado” skribas en 1977: “Demandu la publikon, pri kio ĝi pensas, vidante nian verdan stelon: 80% respondos: pri Sovetunio!”. Eble li iom troigas kaj tio estis dum la malvarma milito. Mi pensas, ke la procentaĵo ne estas tiom alta, kaj, ke ne temas ĉiam pri konscia elvokaĵo sed subkonscia. Ofta kontraŭargumento de la “Esperantistoj” estas ke pro la koloro ne eblas miksi la du stelojn. Tamen se oni legas la libron “la danĝera lingvo” evidentiĝas ke tio plurfoje okazis. Fakte post kiam mi parolis pri tiu temo, unu el la aŭskultantoj rakontis ke dum li iris voĉdoni, pro lia surbrusta verda stelo, homoj pensis ke li estas komunisto. Kio okazas se oni prenas ruĝan kaj verdan stelon kaj nigre-blanke presas ilin, fotokopias ilin aŭ fotas ilin por nigra-blanka gazeta foto? En ambaŭ kazoj la rezulto estas nigra stelo. Ĉar la ruĝa stelo estas tre konata kaj la verda apenaŭ, homo kiu ne konas Esperanton povas ligi la nigran stelon al komunismo. Kompreneble “Esperantistoj” ligas la nigran stelon al la verda stelo kaj ofte ne volas kompreni la problemon. Por tio oni devus meti sin en la lokon de iu, kiu ne konas la INTERnacian lingvon. SIKOSEK skribas ke krom komunismo kvinpinta stelo (pentagramo) estas malnova simbolo, en islamo, en nigra magio.

Alia ofta kontraŭargumento estas ke multaj firmaoj uzas la stelon kiel simbolo. Jes, sed ekzemple petrolfirmao kiel Texaco ne estas miksebla kun politikeca organizaĵo.

La instigo por la ekuzo de la stelo estis ke la parolantoj de la lingvo povu rekoni unu la alian. Sed por la publiko verda stelo sur la vesto, en la plej bona kazo elvokas nenion, sed povas ankaŭ elvoki ion malagrablan. Sed simbolo ja estas bezonata. En la jam menciita artikolo Ivo DURWAEL, tiam estrarano pri informado, skribas: “Mi petas al ĉiuj Esperanto-asocioj, kiuj ne jam faris tion, imiti la ekzemplon de UEA kaj de tiom da aliaj elstaraj ligoj: sisteme uzi la jubilean simbolon, en la aŭtenta formo, sen aldono de io ajn al la simbolo.” Tio estis en 1991. Tamen la plimulto daŭre uzas la stelon. Kaj inter la malmultaj, kiuj uzas la novan simbolon preskaŭ neniu atentas la lastan frazon. Tamen la “Esperantistoj” komprenu, ke la eta stelo, kiun ili metas en la novan simbolon povas por kelkaj homoj elvoki eĉ se nur subkonscie la totalitarisman komunisman reĝimon. Tio ligas Esperanton al malagrabla sento, same kvazaŭ oni metus en ĝin etan svastikon (hokan krucon) kiu elvokas alian totalitarisman reĝimon. Pro la sama kialo meti literon „E“ en la stelon ne helpas. Se oni metas tiun literon en la mezon de hoka kruco ĉu per tio eviteblus malagrablaj sentoj je la ekvido de la simbolo? CONRAD skribas: “Simbolo devas esti unika (DURWAEL skribas specifa) kaj senmiskomprena. Simbolo ne devas kaŭzi dubojn, nek malagrablajn sentojn!”. RÁTKAI klarigas la avantaĵojn de la jubilea simbolo: “Ĉiu ronda aĵo estas pli simpatia, pli alloga, ol io pinta, akra.

La sufikso "-ist" en la vorto "Esperantisto".

Pro multaj pejorativaj vortoj, kiuj finiĝas per tiu sufikso: “anarkiisto'”, “komunisto”, “naciisto”, “integristo”, “faŝisto”, denove estas la risko de malbona elvokaĵo (eĉ se nur subkonscia). Kompreneble ekzistas multaj neŭtralaj vortoj kiel “ĵurnalisto”, “turisto” ktp… Ĉirkaŭ la jaroj 1900, la sufikso ”-ist” estis tre multe uzita en naciaj lingvoj kiel ekzemple la franca. Se interreto naskiĝintus tiam, ĝiaj uzantoj certe estintus nomitaj interretistoj (france “internetistes”). En sia lasta romano la verkisto Jules VERNE ofte uzas la esprimon “langue espérantiste”. Hungara ekzemplo: kutime hungare oni nomas la anojn de la dekstra partio FIDESZ: “fideszes”. Tamen alipartia gazeto vole uzis la nekutiman formon “fideszista” en pejorativa senco. La franclingvaj asocioj jam komencis uzi “espérantophone” anstataŭ “espérantiste”. Tiu vorto havas la kroman avantaĝon ke aŭdante ĝin oni tuj scias ke Esperanto estas lingvo.

Kion fari

Iom pristudi la temon

  • Reta InformCentro ĝenerala inform-strategio, oftaj demandoj, gvidlinioj
  • Gvidlinioj por informado pri Esperanto de Kalle Kniivilä (Rubriko “Malferme” de la revuo Esperanto oktobro 2000)
  • Konsciigi la publikon pri la problemoj en la nuna internacia lingva ordo
  • Konsciigi la publikon pri la ekzisto kaj funkciado de Esperanto
  • Proponi Esperanton kiel solvon en konkretaj situacioj
  • Kuraĝigi al lernado de Esperanto
  • Principaro de Informado pri la Internacia Lingvo (Kniivilä malprave opinias ĝin malaktuala)
  • Dua manlibro de varbado de Günter CONRAD.
  • Serio de artikoloj pri informado de Ivo DURWAEL en la revuo Esperanto inter 1990 kaj 1992
  • Artikoloj de Claude PIRON pri la psikologiaj kontraŭstaroj al Esperanto.
  • Veki la scivolemon
  • Faktoj, konkretaj aplikoj

Ekzemple en Hungario la telefonlibro enhavas klarigojn ankaŭ en esperanto. Same la afiŝtabulo de la stacidomo de la urbo Zalaegerszeg. Statistikoj el enciklopedioj (ekzemple Quid) aŭ el la Libro Guiness de la rekordoj. La revuo Monato estas montrinda ekzemplo de praktika apliko.

  • Uzi la vorton Esperanto ne sola sed kun “interpopola*/transnacia/INTERnacia lingvo” (alikaze la publiko povus pensi ke temas ekzemple pri meksika manĝaĵo).

La substrekindaj argumentoj estas

  • Estas amuze lerni ĝin*
  • Egalrajta sendiskriminacia internacia komunikado
  • Protekto de la lingva kaj kultura diverseco.
  • Faciligas la lernadon de aliaj lingvoj.
  • Uzebla en multaj landoj.
  • Facileco (tio ne estu la ĉefargumento, ĉar io kio estas facila aŭ malmultekosta sed servas je nenio ne estas alloga).

Kontrololisto

  • Difini la celogrupon kaj adaptiĝi al tio.
  • Meti sin en la situacion de iu, kiu ne konas Esperanton
  • Ĉu la varbilo ne estas miskomprenebla.
  • Ĉu oni racie pripensis kaj planis ĝin aŭ ĉu ĝi sekvas nur kelkajn malnovajn kutimojn?
  • Ĉu ĝi ne estas tro longa.
  • Harmonio de la koloroj kaj legebleco.
  • Provi sur kelkaj homoj.

Konkludo

La psikologo Claude PIRON en pluraj tekstoj klarigis, ke ofte la kontraŭstaro kaj la nekompreneble akraj atakoj rilate al Esperanto radikiĝas en subkonsciaj timoj. Tial ege gravas eviti la riskon de malbonaj elvokaĵoj kaj de miskompreno. Por tio veraj subtenantoj de INTERnacia lingvo devus konduti malpli egoisme (varbi ne nur por fanfaroni, plezurigi sin aŭ ripeti ritojn) kaj pli ofte meti sin en la lokon de tiuj, kiuj ne konas Esperanton. Alikaze la fambildo de la lingvo ne boniĝos kaj la rebatservoj restos estingo de fajroj, kiujn oni mem ekigis. La pli junaj apogantoj de Esperanto havas la respondecon mem pensi kaj ne blinde sekvi la kutimojn kaj ritojn de la antaŭuloj. Ĉar kiel sprite diris pola esperantoparolanto „se oni sekvas la samajn vojojn oni alvenos al la samaj lokoj.“

Bibliografio

  • CONRAD, Günter: Dua manlibro de varbado. Memeldono 1977. 70 p.
  • DURWAEL, Ivo:

Kiel rekrei la bildon de Esperanto. En la revuo Esperanto, 1991.01, p. 7-8. Serio de artikoloj pri informado en la revuo Esperanto inter 1990 kaj 1992

  • GRIGORJEVSKIJ Andrej Informi pri la ideo en la revuo Esperanto (januaro 2002)

http://uea.org/revuo/2002/januaro/inform.html

  • LAPENNA, Ivo:

Principaro de Informado pri la Internacia Lingvo (Principaro de Frostavallen). Legebla ĉe http://internacialingvo.ini.hu Je pripensado kaj prijuĝo de la tutmonda demokrata esperantistaro!, en: Internacia Kulturo, 1947, septembro-oktobro, p. 4-19.

  • LINS, Ulrich: La danĝera lingvo. Studo pri la persekutoj kontraŭ Esperanto. Gerlingen: Bleicher 1988.
  • PIRON, Claude:

Psikologiaj reagoj al Esperanto, Esperanto-Dokumentoj, n-ro 26 E (Roterdamo: UEA, 1988). Psychological Aspects of the Language Problem Psikologiaj aspektoj de la monda lingvoproblemo kaj de Esperanto

  • RÁTKAI, Árpad:

Simbolo: La stelo kaj la flago. En la revuo Esperanto 1994.05. Verda estas nia plago. En la revuo Hungara Vivo 1980 numero 3 p. 88

  • Reta InformCentro http://ikso.net/ric ĝenerala inform-strategio, oftaj demandoj, gvidlinioj
  • SIKOSEK, Marcus: Proponaro por la Esperanto-informado. Antwerpen FEL 1995. 66p. ISBN 90-71205-61-4 aŭ sur la KD espeRom Deutscher Esperanto Bund, Freiburg 1997

Kelkaj el tiuj dokumentoj (aŭ ligoj al ili) kaj ilustraĵoj troviĝas ĉe http://interpopolalingvo.inf.hu*

Postaj ŝanĝetoj

interetna → interpopola

inter la argumentoj aldonis amuza lerni

http://interpopolalingvo.inf.huhttp://internacialingvo.ini.hu fonto

Kiel propagandi Esperanton?

de Valentin Melnikov

Oni propagandas Esperanton kaj tre ofte miras kaj plendas: kial la rezulto evidentiĝas tre modesta. Ni provu rezoni laŭ nuntempaj principoj…

Propagando estas nenio alia ol reklamo, kaj oni jam komprenis, ke la reklamo devas esti adresita. Senutilas reklami luksajn aŭtojn en gazeto por senlaboruloj… El tiu vidpunkto plejparto de nia propagando de Esperanto absolute vanas.

Iuj fieras pri sia bru-aktivado dum «Ago-tagoj» – tamen kiel tio aspektas deflanke? Jen severmiena junulo kun nigra barbo kuradas tien-reen, svingante per verda flago (li volis nur varmiĝi, sed kiu tion sciis?), sed la preterirantoj supozas lin esti ĉeĉena ekstremisto. Jen aĝa dommastrino vidas homgrupon kun plakatoj kaj scivole demandas: kion ili volas? Oni pacience klarigas al ŝi pri lingva egalrajteco, pri libera komunikado, pri nia bela lingvo. Ŝi ĉion aŭskultas kaj konkludas: «Ha, do tio estas kontraŭ la ortodoksa religio!» (Mi priskribis realajn okazojn en Moskvo).

La samon pruvas la negativa sperto de Sergej Paĥomov (LOdE, 1998: 11) – proponi Esperanton al «piaj» kredantoj senutilas, ĉar ili ne kapablas percepti tion, kio estas ekster ilia doktrino kaj ne servas rekte al ĝi. Oni propagandu/reklamu/informu pri Esperanto al tiuj, kiuj povas pri ĝi reale interesiĝi, unuavice – al saĝaj homoj, havantaj aŭ havontaj gravan pozicion en la socio… (Tamen, en la Ŝtata Dumao plejparto de la deputitoj pensas nur pri propra bonstato kaj memreklamo – do apenaŭ estas senco dissendi priesperantajn alvokojn al ili ĉiuj inkluzive de la malkaŝaj naciistoj)

Mi klopodas agi tiudirekte.

Dum pluraj jaroj mi aktivas en intelektaj ludoj, inkluzive de la televidaj. Kiam mi aperas sur TV-ekrano kaj havas okazon ion diri pri mi – mi mencias Esperanton. Gravas ankaŭ: kiel mencii. En 1994 en Propra ludo nelonge antaŭ mi ludis du esperantistoj. La redaktoro decidis, ke pri Esperanto jam estis dirite sufiĉe kaj avertis, ke mi rakontu pri io alia. Do kiam en etero oni demandis min pri miaj hobioj, mi rakontis pri la plej ekzotika – kolektado de trambiletoj – kaj aldonis: «mi havas ankaŭ aliajn hobiojn, sed ili estas tute neoriginalaj – ekzemple, la lingvo Esperanto…» Iom poste mi persvadis la redaktoron uzi en Propra ludo apartan temon «Esperanto», verkis por ĝi simplajn demandojn. Ludantoj respondis korekte – kaj en ilia subkonscio fiksiĝis pozitivaj emocioj ligitaj kun nia lingvo; la spektantoj eksciis kelkajn novajn faktojn… Kiam venas mia vico verki demandojn por turniro de Kio? Kie? Kiam?, mi nepre enmetas interesan (kaj respondeblan por «flanka» homo) demandon pri Esperanto.

Mi celas, ke oni sentu, ke Esperanto estas ne ia rara ekzotikaĵo, sed plenvalora kaj reale uzata lingvo. Pri tio konvinkiĝis ankaŭ la partoprenintoj de Interret-turniro (LOdE, 1998: 8–9). La vigla diskuto pri fidindeco de la fontoj fine ne lasis dubojn, ke Esperanto reale vivas. Tion jam scias kelkcent uzantoj de Interreto – kaj ili pli gravas, pli rimarkeblas en la mondo, ol kelkcent dommastrinoj, interesiĝantaj nur pri Sankta-Barbara.

Pluraj intelektludantoj estas ligitaj kun universitatoj, eldonejoj ktp., kaj dank'al amikaj rilatoj eblas ricevi tie «tribunon». La tasko pri Esperanto unuafoje dum multaj jaroj eniris la lingvistikan olimpikon (LOdE, 1998: 1). Poste la samaj lingvistoj, vidante mian entuziasmon, proponis al mi verki artikolon pri Esperanto por la Porinfana enciklopedio de la eldonejo Avanta+. Do nun ni havas 100 mil ekzemplerojn de la volumo kun ampleksa, informriĉa kaj favora artikolo pri Esperanto. Ĉar la enciklopedio havas altan prezon, ĝi estos gardata dum jardekoj kaj trafos unuavice al idoj de «elituloj», havantaj pli grandajn ŝancojn iam okupi influhavajn poziciojn en la lando. Ankaŭ pluraj intelektludantoj, famaj antaŭe, nun havas altajn postenojn – ĝis registaraj konsilistoj. Mi tre esperas, ke dank'al tio post 10–20 jaroj Esperanto en nia lando estos pli favorata.

Necesas provi diversajn manierojn de propagando – tamen tre gravas, ke oni ne perceptu nin kiel fanatikulojn. Oni lernu paroli kun homoj pacience, sen trudo, konsiderante iliajn interesojn. Ja religiaj misiistoj tiel agas, kaj (al mi tio tre malplaĉas, sed endas agnoski la objektivan rezulton!) ili sukcesas pli multe ol niaj propagandistoj.

Tre interesa kaj utila estas la kolportista sperto de Vladimir Ĉernov (LOdE, 1998: 11). Lia Esperanto-kurseto estas sprita kaj alloga, tamen ĝi plibonigeblas. En similaj situacioj oni nepre konsideru la konatan psikologian fenomenon: ĉion ricevitan senpage oni povas tuj forĵeti, sed al aĵoj aĉetitaj oni rilatas pli atente. En trajnoj kaj diversaj atendejoj oni kutime enuas, havante amasegon da libera tempo – do ni kaptu la okazon!

Kion plian oni povas fari surloke? Iri al «elitaj» lernejoj, gimnazioj, liceoj k.s. (nur ne religiaj), tie la instruistoj kaj direktoroj estas pli liberpensemaj, ofte ili strebas havi ion nekutiman por emfazi la elitecon de sia lernejo, kaj Esperanton oni povas akcepti ne malpli favore ol retorikon, stenografion aŭ ĉinan gimnastikon. Indas provi, kaj tia propaganda agado devas esti pli efika ol ĝis nun. Valentin Melnikov, vmel@hse.ru («La Ondo de Esperanto», 1999, n-ro 1, p. 8) fonto

Vanaĵoj

Neprofesia aspekto

Naciaj eo-organizoj

Profesia aspekto

Unua informo

disvastigi.la.ideojn.de.esperanto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 2009/06/15 14:24 (ekstera redakto)
chimeric.de = chi`s home Creative Commons License Valid CSS Driven by DokuWiki do yourself a favour and use a real browser - get firefox!! Recent changes RSS feed Valid XHTML 1.0