Enhavtabelo

Elektronika Esperanta Vortararo (EEV) v.1.5

Jen projektideo elpensita de Denizo dum de lia laboro en DEAG1) kaj la Komputeko2).

Novaĵoj pri la projektoideo

1/6-2008

20/4-2008

La situacio de Esperanto-vortaroj

La stato de Esperanto-vortaroj en la reto estas: disaj, disformaj3) kaj malmaturaj. Eblas rikolti de centoj da retejoj grandaj, mezgrandaj, kaj malgrandaj vortaroj4). Nuntempe ekzistas ĥaoso kaj mi konstatas:

Kial kaj kiel komputile trakti vortarojn?

Kial: Rigardu la artikolon de Velky pri la ebloj de komputila pritraktado

Kiel: Rigardu la prelegon de Marc Bavant pri XML-teĥnologio kaj terminologia laboro ĉe KAEST 2004. Jen la diasoj, jen intervjuo

Dum la lastaj jaroj okazis impona disvolviĝo de la uzo de XML-a “teĥnologio” en ĉiuj kampoj de komputiko kaj, precipe, en TTT-servoj. Vulgarigistoj eĉ ne hezitas diri, ke XML estas la Esperanto de komputiko. Ĉiuokaze, tiu ekscitiĝo naskis plurajn XML-lingvojn, por plej diversaj uzoj, kaj senpagajn ilojn, kiuj signifagrade simpligas la laborojn de aŭtomata pritraktado de tekstoj kaj datumbazoj. La plej populara apliko de XML en Esperantujo estas la vortara projekto ReVo (Reta Vortaro), sed preter ĉi tiu ekzemplo XML estas rekomendinda solvo por ĉiu leksikografia laboro kaj ĉiu terminologia datumbazo. Elĉerpo de la prelego ĉe KAEST 2004.

La projekto

Tiu ĉi projekto celas surbaze de la ReVo7) kaj la GVEĈ8) XML-formigi, kombini, eksporti kaj kontrollegadi bonajn liberajn vortarojn pere de XML-teĥnologio kaj simpla PHP-povigata reta redaktosistemo.

La celo

La ĝenerala celo de la projekto estas kunordigado kaj pliriĉado de la nunaj disaj vortaroj en/el Esperanto. Estas fakto, ke krom ReVo ekzistas malmultaj bonkvalitaj malfermaj vortaroj en/el Esperanto.

Nuntempa ĉefcelo: surbaze de XML-teĥnologio (fone kaj baze) ebligi kunredaktadon kaj kreadon de novaj kontrollegitaj vortaroj kaj terminaroj per relative simpla redaktosistemo.

Kromceloj:

  1. Ebligi facilan (ne nepre senpaga) aliron al la frukto de la laboro
  2. Kiel plej eble eldoni la rezultojn sub liberajn permesilojn kiel ekz. ReVo
  3. Prizorgi relative alta detajl- kaj ĝustonivelo

Realigo

Por ke tio ĉi projekto realigu necesas kontribuoj kaj komentoj de diversaj Esperantistaj fakuloj. Mi proponas estigi kontakton inter:

  1. Projektogvidanto (prizorgas kontakton al verkistoj de la uzataj vortaroj traktante permesojn, aŭtororajtojn, kunlaboreblojn, ktp.)
  2. Sekretario
  3. komputilspertuloj [Regin Larsen, Denizo, (Danujo); Garrison “trio” KEILLOR (Usono); W. Diestel9), R. Fössmeier10) (Germanujo); Marc Bavant (Francujo)]
  4. lingvospertuloj [B. Wennergren (Koreujo); R. Corsetti11), Nino Vessella12) (Italujo); Jens S. Larsen (Danujo); Josef H. Velky, Miroslav Malovec (Ĉeĥujo); Eduardo Kozyra13) (Polujo); Stanislaw Mielczarek14) (Danujo)]
  5. terminarspertuloj [Eckhard Bick (Danujo); Josef H. Velky, (Ĉeĥujo); Jan Werner (Germanujo); Yves Nevelsteen (Flandrujo); verkintoj de betonaj-, medicinaj-, juraj-, komputilaj-, matematikaj- kaj teĥnikaj terminaroj]
  6. kontrollegantoj
  7. kaj eble eldonspertuloj [ekz. Peter Balaz (Slovakujo) aŭ la respondeculo de KAVA-PECH]

Estas diversaj eblecoj pri daŭro de la projekto kiu limiĝas laŭ la amplekso de la projekto. Unua fazo de la projekto daŭras 18 monatoj, post tiam ni havos ian rezulton laŭ la prioritatoj. Ni bezonas iel pritaksi la laboron kaj pro tio valoras statistiko kaj kutimaj pritaksoj retpoŝtaj ekz. la TEJO-maniero15).

Fazoj

Jen malneta superrigardo pri la diversaj fazoj de la projekto.

Unua:

Dua:

Tria:

Financado

Ni bezonas monon por ebligi: Renkontiĝoj, donacoj simbolaj al kunlaborantoj, reklamado ĉe lernu.net, elspezoj pro retdomajno, k.s.

Estas kelkaj eblecoj monpeti ĉe diversaj fondumoj kaj krome ĉe DEJO kie Denizo estas estrarano. Eble ni ankaŭ povus monpeti ĉe UEA.

Postenoj

Ni bezonas projektogvidanton, sekretarion kaj respondeculojn de ĉiuj priorititaj vortaroj/terminaroj.

Saluto

Amike kaj kunlaboreme

Denizo

Komitatano A de TEJO

16-an de aprilo 2008 Frederikssund, Danujo

Rilataĵoj

1) dana vortarkrea grupo lige de DEA
3) Ekz. en la formoj: PDF, HTML, XHTML, XML, XLS, DOC, ODT
4) inklusive terminaroj kaj vortolistoj. Rigardu la ligilojn plej sube
5) kaj foje eĉ ne kiam ili verkis/ĝisdatigis la vortaron
6) aŭ pli malhelpa: neniu permesilo
7) http://reta-vortaro.de, estrata de W. Diestel
8) Granda Vortaro Esperanta-Ĉeĥa, verkita de Josef Hron Velky, enhavante 120.000 eo-cz kapvortoj
9) Respondeculo ĉe REVO
10) spertulo pri informatiko, profesoro tiufake ĉe AIS
11) interesiĝas pleje pri araba-eo-araba vortaro
12) spertulo pri la suahila
13) Nuntempe prilaboras nova granda Esperanto-Angla-Pola vortaro surbaze de NPIV. Li laboras per MS Word
14) ŝatus ekverki novan po-da vortaro surbaze de la laboro de DEAG
15) kiu efektive estas retmesaĝo kun la jenaj titoloj: Faris, Faras, Faros.
16) temas ĉefe pri aldono de pli da fakaj markeblecoj
17) tio eblas per Ĝavo kaj per WAP-teĥnologio